Выпуск "Flosilo el plastikaj boteloj" рассылки "Параллельные тексты на эсперанто. Ludoj kaj ludiloj de nia infaneco." от 01 августа 2006 года

 
[Image 3544]
&nbsp


Saluton karaj legantoj!

Ankoraŭa rakonto el la temo: per kio okupi infanon - nun sur plaĝo:


Floso el plastaj boteloj



Ho, maro, maro,
mond' profunda,
ŝaŭma flustro..



Ĉarma tago, pikniko apud borda.
Do, jen, la ŝuŝuro onda estas jam aŭskultita, la manĝoj akceptitaj,
la sablo ŝovelita per fosileto kaj kriblita en siteleton. Tempas la bebon okupi per io kreiva.

Iam ni tranĉis boatetojn el lignaĵoj - nun fari ludilon-flosilon estas pli simple.
(Kvankam plastaj boteloj taŭgas ne nur por ludiloj. Foje iu izraelano intencis navigi en Moldavion, viziti la panjon, per la floso konstruita el 200 boteloj. Ne, la floso ne disfalis - maraj limgardistoj ne ellasis.)

Prenu do unu el libirigitaj boteloj, apertu ĝin de flanke, por aranĝi sidlokojn por ludil-pasaĝeroj:



Eltranĉi tian flosilon ne estas komplika afero, eĉ en plaĝaj kondiĉoj -
botelo facile cedas eĉ al konserva tranĉileto.

Infanon amuzas la procedo de konsrtuado mem, ne nur posta ludo kun la nova aĵo.
- Pretaj belaspektaj plastaj aŭ bloveblaj aĉetaĵoj ne povas plene anstataŭigi memstarajn konstru- manipuladojn.
La etulo volonte helpas al vi alporti kompletaĵojn, "jen ĉi tie teni", kaj ricevas unuan konstrusperton.
Dum la procedo eblas iom eksperimenti kun floskapablo, kaj laŭokaze rakonti al infano pri flosado. Ne, ne nepre tuj Arkimed-leĝon - al la plej malgranda sufiĉos montri bulon da modla vakso, dronanta en akvo kaj kiel bone flosas la sama bulo, se formi el ĝi tineton.

Do la boato pretas. Sed por kio, tie malsupre, la ŝtono estas alligita?



Ĉu troviĝas bebo, kiu ne demandos?
Do - ni havas bonan pretekston rakonti kaj montri praktike, por kio ŝipo bezonas balaston kaj kiel ĝi funkcias. Sen la pezilo subkorpa ŝipeto nia nepre renverŝiĝos, ĉerpos akvon per la rando kaj dronigos pasaĝerojn. Sed kun alkroĉita pezaĵo - stabile staros sur akvo, eĉ kelka ondado ne kaŭzos al ĝi kraŝon.
kiel rakonti al bebo pri ŝipa stabileco, ni diros fine de la paĝo, dume ni reveni al la ludiloj.

Elektu pezan aĵon de konvena dimensio - se ŝtonon, do pli bone prenu raspan (aŭ raspigu glatan per frapoj) -ke estu pli bone fiksebla. Volvu ĝin per ŝnureto - kiel poŝtistoj ĉirkaŭligas banderolojn, kaj alfiksu sub la karenon de l'estonta ŝipeto. Ĝi precipe pretas -



Restis nur aranĝi internan meblaron kaj meti pasaĝerojn. Pri tio la etulo volonte okupiĝos mem.




Transiru ni al la sekva kreaĵo: ligi floson estas eĉ pli facile, ol tranĉi boaton.
Vi povas kunhavi tute neniajn helpilojn.
Tri plastik-botelojn eblas trovi sur ajna plaĝo, se mankas snureto - eblas disŝiri je strietoj simplan plastan saketon. (Atentigu infanon rpi metodo kunligi la botelojn - per sama metodo, kruce, oni fiksas trabojn de vera floso - por ke la eroj faru plataĵon, sed ne kuniĝu en faskon.)



Faru kovraĵon el io taŭga - ni uzis restaĵojn de plektita ĉapo.
Enigu flageton kaj kuraĝulo-pupeto povas starti al riska navigo :).



Kvankam - ne tiom ja riska. Floso estas vasta, ĝi eĉ ne bezonas malsupran balaston, ankaŭ sen tio ĝi ne renversiĝos, sed pri la klarigoj poste.




Nun ni faros ankoraŭ unu variaĵon de flosilo, la plej interesan - katamaranon.
Inter du flosaj cisternoj ĝi havas reton.



Estas kvazaŭ du boatoj, fiksitaj kune - je certa distanco - provu tion renversi!
En ĉiu buo - loĝloko.



Eltranĉu flankon de la botelo, kiel por la unua konsrtuaĵo. Se la supran parton fortraĉi ne ĝis fino, do aperos klapo-fermilo servanta ankaŭ kiel klapseĝo. Por bebo tiu "lukso" etas vere grava!
- La afero estas en tio, ke infano, ludante pupon - imagas sin sur ĝia loko - estas li, kiu engrimpas en mirindan internon de la verda travidebla cisterno, sidas sur la klapseĝo, svingante piedojn en onda ŝaŭmo, petolas en reta baseno. Jam neniuj estas boteloj - la katamarano kun mastoj levas velojn kaj navigas en altan maron. La maron povas imiti ne nur la vizitata akvejo, sed ankaŭ simpla korta trogo.

Fiksi la botelojn je necesa distanco estas plej facile, se trapiki ilin per bastonetoj en supra parto.
En ambaŭ buojn enigu mastojn kaj surpiku sur ilin iun pecon por velo: dum vento-blovo ĝi nature povas funkcii.






Sekva faraĵo estas modesta, sed ankaŭ ĝi plezurigas bebojn:



En korto aŭ eĉ en la ĉambro vi povas lanĉi malgrandan "flos-verandon": sufiĉas pelvo aŭ eĉ bovlo da akvo kaj plasta ujeto - prefere bela, travidebla (per tia estas pli interese flosi :). Etuloj ŝatas veturigi per la iloj plastik-vaksajn pupetojn kaj modli por ili meblojn. Ankoraŭ taŭgas onbrelo meze.




Nun pri tio, kiel rakonti al infano pri stabileco de flosilo -
pri tio bone skribis infanverkisto Boris Ĵitkov en rakonto "Historio de ŝipo":

" ...Militajn ŝipojn mi vidis nur demalproksime. Ili neniam eniris la havenon. Ili tute ne similis kutimajn vaporŝipojn, kiuj portas ŝarĝojn. Sur militŝipoj meze altiĝis iuj konusaj konstruaĵoj, apude lokiĝis ankaŭ fumtuboj. Kaj antaŭ kaj malantaŭ de la altaĵoj, kvazaŭ longaj fingroj, hirtis kanontuboj.Ĉiuj knaboj diris, ke tio estas dekducolaj kanonegoj ...
La militŝipo de proksime aspektis ege granda. Kvazaŭ eĉ ne domo, sed tuta urbo staranta surakve. Al mi eĉ ŝajnis timiga tia grandaĵo tenata de akvo. Impresis kvazaŭ ĝi tuj devas descendi funden, kvazaŭ fera montego lasita flosi. ...
Oni kondukis nin en la grandegajn rondajn kanonturojn. La turoj lokiĝis sur la ferdeko. Ili havis la vandojn el fero kun dikeco je du pugnoj. Kaj el tiuj muroj hirtas kanonoj. Ĝuste la dekducolaj. Ili estas pezegaj, ĉar la faŭkoj iliaj havas dekdu colojn diametre, kaj de la turoj deiras kanontuboj pli longaj ol telegrafaj fostoj. Unu tian turon la ŝipo havas antaŭe, alian malantaŭe. Kia pezego! ...
Mi certe estis komprenanta, ke pro ĉio tio la ŝipo ne dronos, ke ĝi estas kvazaŭ granda trogo. Jen - trogon per aro da brikoj eblas ŝarĝi kaj ĝi tamen ne dronas. Ne, mi ne maltrankviliĝis pro la pezo, mi ne tion timis, ke pro ĝi la ŝipo dronos. Sed mi alion timis.
Ĉiuj pezegaĵoj estas supre, nun do, dum la kvieto, ĝi staras - kaj kio, se okazos balancado - tuj la pli peza supraĵo ekos malsupren kaj la ŝipo renversiĝos! Momente. Kiel miaj ludil-boatoj renversiĝis, kiam mi ilin sarĝis per sablomontetoj ...
Mi mem, nur kiam iĝis plenkreska, komprenis kial ne renversiĝas militŝipo, malgraŭ granda supra ŝarĝo.
Ankaŭ nun mi ne opinias ridinda la timon en la infaneco, ke subite la ŝipego renversiĝos.
Mi tiam eĉ demandis la onklon, ĉu povas tiel okazi. Sed li respondis: "Kial do ĝi renversiĝu. Ne tiel ĝi estas konstruita, ke povu renversiĝi."
Sed eksciis mi poste, ke tio ne estas vero. Ke povas ŝipo renversiĝi. Ajna. Ankaŭ la milita.
Se estus giganto, venus al iu ŝipo en akvo, ekpremus la fingron en la maston kaj komencus puŝi; maristoj diras: klinigi.
Dekomence li facile klinigus la ŝipon, sed ju pli malsupren puŝos li la maston, des pli forte la ŝipo strebos rekten-stari. Kaj la masto pli kaj pli forte repuŝas la fingron. Sed je la momento, kiam la masto staros, samkiel granda montrilo horkoĝa je duono antaŭ la dua - la giganto subite eksentos, ke rezisto de la ŝipo komencas malpliiĝi. La masto ekmalplias premi lian fingron, klinigi la ŝipon iĝas pli facile, kaj subite, kiam mastoj eĉ ne atingis la akvon, la ŝipo haste falas flanken - momento, kaj jen, ĝi jam montras kilon supren! Se la giganto povus precizigi, kun kiu forto li premis la maston komence, meze kaj fine de la klinigado, li povus ĝuste pritaksi, kiel kreskis kaj poste malpliiĝis la ŝipa rezisto, kaj ni povus noti skribe, ĝis kiu limo kreskas la rezisto - "stabileco" de la ŝipo, kaj kiel ĝi poste falas.
Antaŭ cent jaroj loĝis en Britio fama ŝipkonstruisto Johan Rid. Por ĉiu ŝipo li faris desegnon, per kiu eblis vidi, kiel kreskas kaj falas la stabilkapablo de ŝipo dum klinigado. Liaj desegnoj montris kun kia forto ŝipo rezistas al klinigo. Kiam ĝi estas klinita je 50 gradoj, tion sekvas plej granda forto kun kiu la ŝipo strebas ekstari rekten. Sed kiam la angulo atingas 60 gradojn - la ŝipo havas jam neniun forton rezisti al klinigo. Tio signifas, ke se igi ŝipon al tiu klinangulo - ĝi tuj, senriziste falos, ekkuŝos per mastoj sur akvon, aŭ tute renversiĝos. La grafikaĵo estas desegnata por ĉiu ŝipo, kaj ĝin konas ĉiu kapitano, ĝi nomiĝas "diagramo de Rid". ...
Sed - kiu ŝipo estas pli stabilema: malvasta kaj akro-forma kun pezo profunde aŭ vasta kvazaŭ tino?
La malvasta kaj akra formo - similas trabon, sur kies pinton oni metis plumban diskon kaj lasis en akvon. Certe la trabo flosas duone mergita, hirtas el akvo kvazaŭ bariltabulo.

&nbsp &nbsp &nbsp &nbsp &nbsp

Vi neniam ĝin renversos, ĝi ĉiukaze reen ekstaros, kvazaŭ nefalul-ludilo. Sed ankaŭ eksvingos ĝi tuje, de ĉiu eta puŝo. De ajna sensignifa kaŭzo ĝi balanciĝos de flanko al flanko; kvankam tia ŝipo neniam renversiĝos, sed ankaŭ stabileco ĝia estas malsufiĉa. Alia afero - kesto: vasta, kun larĝaj randoj. Ne tiom facile eblas ĝin klinigi. Se puŝi unu ĝian randon en akvon, peni ĝin mergi - ege ĝi rezistos! Forte ĝi penos eliĝi el akvo kaj reen rektiĝi. En tio, ke vaste disigitaj randoj de larĝa kuvo ne volas eniĝi en akvon - ĝuste en tio estas stabileca forto de larĝranda ŝipo. Diference de la trabo, kiun per unu frapeto eblas ŝanceligi kaj ĝi plu balanciĝos kvazaŭ pendolo. Ne, nur vi eklasos la keston, ĝi tuj stabiliĝos. Post unu-du foja ŝanceliĝo ekstaros fortike, kvazaŭ surtere.
Kesto tute ne bezonas plumban pezilon-balaston sube. Sen tio ĝi stabile staras sur akvo. En kesto eblas konstrui tutan turon meze, por kesto tio segnifas neniun problemon, nur ke la randoj ne subiĝu en akvon. "- Kaj balancigu min kiom ajn, mi ne renversiĝos!".

Plena teksto de la rakonto




La temo - konatiĝo kun fiziko sur plaĵo estas senlima: al komencklasano eblas demonstri efekton de aerbobelo (per kiu eblas subakviĝi) helpe de simpla glaso, pli aĝan lernanton eblas atentigi - kial ŝpuroj sur la sablo ĉe la akvo aspektas pli sekaj ol ĉirkaŭĵo, kaj trasiri al rakonto pri la principo de kompakta kunmetado (kiu difektiĝas dum la surpaŝo kaj komencas enpreni plian akvon).
Tiel vi evoluigas la infanan atentemon, scivolemon al la ĉirkaŭa mondo - vekas lian pensemon.


Feliĉan kaj amuzan ripozon!





Ni petas vin respondi kalkajn demandoj pri la teknika aspekto de la leteroj
Enketo




Arkivo de dissenditaj leteroj Skribu pri viaj impresoj, ideoj, rememoroj.


Ankorauxaj paralelaj legajxoj:
en Park' Esperanto - Paraboloj tradukitaj, - rusa varianto ne estas apuda, sed ne tiom gravas, cxar la rakontetoj estas komune konataj.


Legu la version ruse en:

Рассылки@Mail.ru
Удобные приемы запоминания, Мнемоника на примере эсперанто.
Эсперанто для школьников
Поделки, всем известные из нашего детства


(Параллельный текст не является дословным подстрочником или буквальным пофразным переводом. Это рассказ на ту же самую тему выполненный средствами другого языка)





&nbsp



 

Рейтинг выпуска

 

Рейтинг:

(нет голосов)
 
Для того, чтобы проголосовать за рассылку, Вам необходимо авторизоваться

Дополнительно

 

Для подписки на рассылку введите адрес email и нажмите кнопку "Подписаться".

Адрес email
Нравится Печать Печать 

Оставить комментарий

 
Для того, чтобы комментировать выпуски рассылки, Вам необходимо авторизоваться

Подписчику

Вы вводите русские буквы
Забыли пароль?

Автору

Забыли пароль?
 
 
 
.